La esperanta kulturcentro Kvinpetalo denove proponas al vi malkovron de la varia kaj bela naturo en kaj apud Bouresse, en Puatuo (je trideko da kilometroj de Poitiers), Francio. La staĝo okazos ĉi-foje fine de la printempo, de la 12a ĝis la 16a de junioErare aperis aliaj datoj en la invito al Ĝenerala Kunveno de  SYM.

Ni invitas vin promeni tra naturo kaj Vikipedio sub gvido de Alain Favre, elstara fakulo pri fungoj.

Tiu staĝo havos du aspektojn :

Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn.

Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.

Ne timu, se vi ne sentas vin spertulo: vi spertiĝos en tiu staĝo.

KVINPETALO Esperanto-Centro

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE

Retadreso: informoj @ kvinpetalo.org (forigu la spacojn)

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

GRAVE: Se vi aliĝas minimume unu monaton antaŭe, vi ĝuos specialan rabaton. Profitu ĝin: por la staĝo « Promeni tra naturo kaj Vikipedio » restas ankoraŭ kelkaj tagoj (ĝis 11a de majo) por ĝui tiun rabaton.

Bonvenon en Kvinpetalo!

Claude Nourmont

Publicités

Laisser un commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion / Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion / Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion / Changer )

Photo Google+

Vous commentez à l'aide de votre compte Google+. Déconnexion / Changer )

Connexion à %s


%d blogueurs aiment cette page :