Réunions et fêtes passées/Pasintaj kunvenoj kaj festoj
Réunions et fêtes passées/Pasintaj kunvenoj kaj festoj
Impresoj pri la ŝipado sur la Suda Kanalo, la 2a de Junio 2012.
Estis tute bona tago : la etoso, la vetero kaj la renkontiĝo inter la partoprenantoj de « la Maison de l’Europe de Nîmes et du Gard», « Cercle culturel espérantiste nîmois » kaj « le Cercle Biterrois d’Esperanto ». La unuaj interesiĝis pri Esperanto ĉar, dek jaroj antaŭe, kursoj okazis en Maison de l’Europe. Fakte ili konstatis, ke ni parolis esperanton kiel nia nacia lingvo. Ili ĝojis, ke Esperanto ne volis superigi aliajn lingvojn. Tiu lingvo nur restas ponto inter popoloj.
Kiam ni veturis ĝis la unua kluzpordo ni demandas : ĉu la ŝipo povas daŭrigi sian vojaĝon aù ne ? La ŝipo haltas kaj la kluzpordo malfermiĝas.Tie ni malkovris novan sensaĵon, kiam la ŝipo malsupreniras en la interkluzo. Alia kluzpordo malfermiĝas kaj la ŝipo daŭrigas sian vojaĝon.
Dum la paŭzo de la kluzisto, ni bone tagmanĝis kaj trinkis bonan freŝan rozkoloran kaj ruĝan vinon. Samtempe la du grupoj agrable interparolis. Posttagmeze ni ŝatis la kvietecon de la promenado tra la biterana kamparo.
Jen la vorkoj sur la rivero Libron. Estas laŭdire de la ŝipestro la sola en la mondo. Esperanto donis al ni bonan klarigon pri la funkciado de tiu impona vorko.Nia promenado finis antaŭ la kluzpordo de la ronda kluzo de Agde, kiu ankaŭ estas la sola en la mondo.
De Beziers al Agde ni povas vidi multajn vorkojn : kluzoj de Fonséranes ,pontkanalo sur rivero Orb , vorkoj sur Libron kaj ronda kluzo de Agde.
Fine ni ĝojis, ke ankoraŭ restas laŭlonge de la kanalo multaj arboj, kiuj ombrumas la promenantojn.
Ni multe gratulas Frederic Bourquin por lia laboro kaj lia perfekta organizado.
Cercle bitterois d’espéranto
Zamenhofa tago 2011 en Nimo
La 10an de decembro 2011, ok anoj de la nemoza klubo kaj tri amikinoj festis la Zamenhofan tagon en la sidejo de la asocio.
Unue, ni havis ĝeneralan kunvenon: morala kaj financa raportoj estis aprobitaj kaj la estraro estis reelektita (Frédéric Bourquin kiel prezidanto kaj Zohra Mraihy kiel kasistino; ni neniam havis sekretarion).
Poste ni gustumis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kunportitajn.
Frédéric proponis ludon pri malsinceraj amikoj: estas vortoj kiuj ŝajnas samaj en franca kaj esperanta lingvoj. Poste, li prezentis liston de esperantaj sakraĵoj kiujn kapitano Hadoko elkriis en “Krabo kun oraj pinĉiloj” kaj en “Tincĵo en Tibeto”; ni devis traduki ilin en franca lingvo!
Fine, Emmanuel Peigné recitis esperantan tekston kaj Benoît Doutreleau ludis kelkajn melodiojn per fluto.
Dankon al ĉiuj partoprenintoj pri la bona etoso.
Kelkaj partoprenantoj tradukinte sakraĵojn de Hadoko!
I.R.E.M. la 22-26an de Aprilo 2011 en Seto
Rencontre interassociative 2011 d’Espéranto à Sète (Hérault) / Interasocia renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneoen Seto
>>>>>http://esperanto.sete2011.free.fr
Zamenhofa tago 2010 en Nimo
La 18an de decembro 2010, naŭ anoj de la nemoza klubo festis la Zamenhofan tagon en la sidejo de la asocio.
Ĉiuj kunportis manĝaĵojn kaj tinkaĵon: ni ne malsatis post la kunveno.
Bona etoso regis.
Federiko proponis kulturan ludon. Efektive, cxiu partopreninto devis diveni la francan tradukon de esperantaj esprimoj. Ne facila ludo. Ciu komprenas la sencon sed ne havas saman tradukon, suficxe cerbuma ludo.
Poste, Clémence kaj Benoît Doutreleau ludis kelkajn bretonajn kaj italajn melodiojn per gitaro, fluto kaj akordiono : ili ravis nin.
Ili instriuis al ni kelkajn dancpasxojn kaj ni provis danci.
Fine de la tagmangxo, ni tre rapide faris la moralan kaj financan raporton okaze de la gxenerala kunveno.
Dankon al cxiuj partoprenintoj .
Laisser un commentaire