Monataj tekstoj

Texte du mois/Monata teksto

 LA « TESTAMENTO » DE RAOUL FOLLEREAU

Junularo el ĉiuj landoj,

milito, paco,

estas por vi.

Mi skribis antaŭ dudekkvin jaroj;

« Aŭ la homoj eklernas sin ami reciproke,

aŭ la homo, je la fino, ekvivos por la homo,

aŭ la homoj pereos,

ĉiuj kaj ĉiuj kune.

Nia mondo havas nur unu ellekton:

Ami aŭ malaperi.

Oni devas elekti. Tuj. kaj por ĉiam »

Hieraŭ, la alarmsonoradon.

Morgaŭ, la inferon.

Raoul Follereau (1903-1977)

Raoul Follereau naskiĝis la 7an de Aŭgusto 1903 en Nevers (Francujo), li mortis en Paris la 6an Decembro 1977.   Antaŭ ĉio li estis poeto, verkisto kaj ĵurnalisto. Li batalis kontraŭ la lepro.

NOKTO SENSTELA

Nokto senstela!… Vento ribela!

Kial vi bruas? Kial vi skuas

Kverkon potencan?

Ĝi ja ne timas kaj malestimas

Venton koleran, bruon inferan-

Forton sensencan.

 

Kaŝu sin suno, venu aŭtuno,

Vintro aliru, frosto ekspiru

Ĝin malamike, –

Ĝi grandegulo, brava belulo,

Laŭte krakante, kvazaŭ mokante,

Staras fortike!…

 

Sed homo venas, – kverko eksvenas,

Kaj kun humilo ĝi sub hakilo

Mortas kaj falas…

Tiel kun forto de nia sorto

Neelpetebla, neforbatebla

Ni ne batalas.

 

Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (1862 – 1938).

Ruso; instruisto. Lernis Esperanton en 1892; kontribuis jam al la Fundamenta krestomatio. Abunde tradukis el la rusa lingvo, kaj ankaŭ verkis originale. Estis kunlaboranto de pluraj gazetoj, inkluzive de la « Esperantisto ». Profesie laboris en la movado 1911-1914. Verkoj: Demono (traduko, 1894); Boris Gudunov (tradukita dramo 1894-1895); Nevola mortiginto (poemo, 1896); Poltava (traduko, 1906); Ruslando kaj Ludmila (traduko, 1906); Frenezulo kaj uniformo (traduko, 1910); Fabloj (traduko, 1910); Katerino (traduko, 1912); Propaganda piedvojaĝo al la oka (originalo, 1912); La reĝo judea (tradukita dramo, 1914-1915); La urso (komedieto, 1925); Plena verkaro (vol. I kaj II 1906, vol III, 1908; vol IV, 1911).

LA TAGOJ PASAS…

La tagoj pasas, noktoj pasas,

bild-post-bild for,

la jaroj korpon, koron ĉasas,

restas nur dolor’.

 

L’anim’ en solo foliumas

ĉi bildlibron nun,

estintan vivon ĝi prilumas

en sol’ kaj en kun’.

 

Junulo, jen, en mondon iras,

pelas lin fisort’,

sed ve, ĝendarmo lin retiras:

mankas ja pasport’!

 

L’alia freŝa cerb’ grandplana,

multipromesa knab’,

perdis vivon sub sangama,

akra ponard-frap’.

 

Kaj la knabina korp’ lertgesta

vibras en plenlun’,

ĝu’ danca iĝis malbonŝanca

por ŝi, mortopun’.

 

Kaj fine kara kap’ grizhara

laca pro vivkroz’

kaj ŝia plend’ pri viv’ amara,

revoj por ripoz’.

 

La tagoj pasas, noktoj pasas,

bild-post-bild for,

la jaroj korpon, koron ĉasas,

restas nur dolor’.

Josip Velebit (1911-2000)

Kroato; mezlerneja profesoro. Esperantisto de 1930. Poeto ankaŭ en la kroata. Kunlaboris al « La suda stelo » kaj « Voĉo ». Verkoj: Kanto al mia koro (tradukoj, 1936); Fabletoj por etuloj kaj plenkreskuloj (traduko, 1962); La morto de Smail-agao Cengiĉ (traduko, 1972); Girlando da sonetoj (traduko, 1973); Ventoj (traduko, 1976).

SUR LA PLAĜO

Mi forlasis tedan hejmdejoron

kaj sur plaĝo flegas kordoloron.

 

Amon velki kun bedaŭro ŝajna,

gapas mi sen emocio ajna.

 

Ĉu lunark’ indikas en obskur’

nur la fenomenon de l’natur’?

 

Nostalgion vekas papiruso,

tro lontane brilas ja Venuso!

 

Odo oferita de Orfe’

sinkis jam senehe en pase’.

 

Arleken’ kun vana peno mimas

Muzon, kiu en arkivo ŝimas.

 

Ŝrumpas fanfarona heliant’,

plumpas ĉi banala mia kant’,

 

Sed plu maĉas mi la kordoloron

kaj pri l’naskolok’ la rememoron.

 

Ueyama Masao (1910 – 1988)

Japono;  metiisto. Esperantisto de 1935. Kelkfoje premiita en belarta konkurso de japana kaj universala kongresoj. Kunlaboris en Hajkista klubo (1967-1973). Kompilis kun Miyamoto Masao Japona variacio (1978), Hajka antologio (1981). Verkoj: Ne grimacu! (novelkolektojn, 1967); Kristo el bronzo (traduko de la historia romano  de Nagayo Yosio 1969); Pardonon! (rakontoj, 1970); Por forviŝi la memoron pri ŝi (poemaro, 1974), Mi amas… (rakontoj, 1977).

 

 

PRINTEMPE

Sur la parkvojoj petole kuradas infanoj,

Levas ĉielen nun siajn kandelojn kaŝtanoj.

 

Verdas la tero kaj bluas la mar’ kaj ĉielo,

Koron sopire ŝveligas blankanta ŝipvelo.

 

Ĉie vasteco, printempa aromo, sunlumo,

Birda ĝojtrilo, senĉesa sonoro kaj zumo…

 

Kial ĉi tion mi kvazaŭ ne vidas, ne sentas ?

Kial ĉi-jare la koro obstine silentas ?

 

Hida DRESEN (1896-1981)

Estonino ; radiotelegrafistino. Lernis esperanton en 1913. Kunlaboranto de « Literatura mondo », « La nica literatura revuo », « Norda prismo » k.a. Multe tradukis poezion el la estona, rusa kaj germana lingvoj. Poemoj en Dekdu poetoj (1934). Aliaj verkoj : Elektitaj versaĵoj (tradukita poezio de Marie Under, 1929) ; Horizontoj (tradukita poezio), 1931) ; Estona antologio (kunlaboranto, 1932) ; Norda naturo (originala poemaro, 1967) ; Ŝippereo (kuntradukinto, 1968) ; Kalevipoeg (traduko, 1975) ; Estona soveta poezio (tradokoj, 1977) ; Lumo de orienta Eŭropo (kuntradukinto, 1978) ; Al abelujo ĝi flugas (traduko, 1980).

LA DIVERSAJ AĜOJ DE L’HOMO

En supra ĉambro, lulo….lulo….

Anĝele dormas la etulo :

            Etaĝo.

 

Sed baldaŭ li el dorm’ si ŝiras

Kaj pri la bela mondo miras :

            Miraĝo.

 

Jam ne plu side li tamburas,

Sed tra la dom’ esplore kuras :

            Kuraĝo.

 

Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)

Revenas el stratbubaj bandoj :

            Bandaĝo.

 

Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo

Knabinon ĉien sur la vojo :

            Vojaĝo.

 

Al ŝi li donas sian nomon

Por fondi kune novan domon :

            Domaĝo.

 

Li tiam estas tre utila

Fortika viro, kvankam vila ;

            Vilaĝo.

 

Kaj post rapida tempopaso

Postrestas nur senviva maso ;

            Masaĝo.

 

P.S.

Ni ne apliku al Virino

Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,

Ĉar de l’komenco ĝis la fino

Ŝi ĉiam havas saman aĝon :

            Avantaĝo.

Raymond Schwartz (1894-1973).

Franco ; bankdirektoro. Esperantistiĝis jam antaŭ la Unua Mondmilito. Post li kontribuis al multaj gazetoj, precipe al

« Literatura mondo », « Franca esperantisto » kaj « La nica literatura revuo ». Redaktoro de la fama spritgazeto « La Pirato ». Fondinto de la esperantista kabaredo « La verda kato » kaj poste de la « Tri koboldoj ».

Humuristo kaj satiristo. Verkoj : Verdkata testamento (originalaj versaĵoj, 1926) ; Prozo ridetanta (noveloj, 1928) ; Anni kaj Montmartre (romano, 1930) ; La stranga butiko (originalaj versaĵoj, 1931) ; La ĝoja podio (prozo kaj poezio originalaj, 1949) ; Kiel akvo de l’rivero (originala romano, 1963) ; Vole…novele (originala novelaro, 1971) ; Kun siaspeca spico….(1971).

PLUVA SEZONO

Lastajn foliojn la vento balais

kaj densa nubaro,

lazuron kaŝante,

minacas la teron.

Kvazaŭ nubisto pluvkluzojn malfermis,

kutime, sezone,

la pluvoj aŭtunaj

densege gutadas.

Vitron fenestran pluveroj frapadas

sen fin’, enuige,

simile al teda

libreg’ sen ĉapitroj.

Hejme restante, sen ŝajna espero

pri ebla eliro,

mi pensas pri eblo

reformi sezonojn.

Kaj konvinkate ke sperto konsilas

obei prudenton,

mi hejme restante,

dezirojn prokrastas.

BERARU, Misu (1903-1938)

Rumano ; presisto. Li lernis Esperanton en 1925.

Kunlaboranto de « Literatura mondo ».

Verko : Spite la vivon (poemoj, 1928)

 

Ĉu amo?

Vi venis foje dum vespera horo
Al mi jam laca pro la viv-bataloj,
Jam ne kredanta je la idealoj…
Kaj vi balzamon verŝis al la koro…

Ĉu arda kiso, kiun mi ebria
De via buŝo trinkis ĝis forgeso,
Ĉu de okuloj viaj ĝu-kareso
Kaŭzis la ŝanĝon en animo mia,

Ke la morgaŭo kovrita per nuboj,
Al mi vidiĝis hela kaj radia,-
Ke malaperis ĉiuj zorgoj, duboj,-

Ke la homaro falsa kaj sendia
Ekŝajnis esti aro de keruboj?
Ĉu amo venis al kabano mia?…

Juliusz KRISS 1891-1959

Polo, kunlaborato de multaj gazetoj antaŭ la Unua monmilito. Verko: Melodioj de l’nokto (original poemoj, 1914)

Aŭtuno

Mallaŭta voĉo de l’venonta vintro

Tra nia norda lando ekmurmuras ;

La floroj velkas sub ĉielo griza,

Hirundamikoj aliloken kuras.

La gloro de l’somero jam finiĝis ;

La fruktojn ni rikoltis kaj la grenojn ;

Nin kaptas iom da pensad’ malgaja,

Eĉ forgesante la pasintajn benojn.

Sed ĉe la tuŝo de l’ malvarma mano

Beleco pli mirinda tuj naskiĝas ;

L’aŭtuno kiel  sunsubir’ ekbrilas ;

La nigra subpieda ter’ flamiĝas.

Ĝardenoj kaj arbaroj nun sin vestas

Per oro kaj karmino, reĝkoloroj;

Folioj tra l’aer’ flugante dancas,

Kaj kuŝas sur la herbo kiel floroj.

Nek de l’printempo la mantelo verda,

Nek de l’somer’ la rozokrono suna,

Valoras la trenaĵon fajrsimilan,

La orbrodaĵon de l’ vestar’ aŭtuna.

Ho, baldaŭ, mia kor’, la morto venos !

Pli ĝoja la homaron tutan igu ;

Reveku vin, kaj per agado nobla

La mondon suferantan feliĉigu.

 

Clarence Bicknell (1842-1918)

Anglo; anglikana pastro, poste forlasis la eklezion. Eksvolapukisto, esperantistiĝis
en 1897, ĉeestis la Unuan Kongreson. Originalaj poemoj aperis en “La revuo”, “The British esperantist’ ». verkoj : Horacio (traduko, 1906) ; Gvinevero (traduko, 1907) ; Rikoltado de la pecoj (traduko, 1915) ; Ŝakludo (traduko, 1915).

Antaŭaj tekstoj

LA SOMERO

Bruligitan torĉon ĵetis suno

sub la palisaron…

inter miozotoj kaj urtikoj,

inter herbaĉoj, sovaĝaj vagantoj.

La purpuro pompas sur la floroj,

inter sunradioj saltas ĝojo,

en lukso brila kaj belega

reĝa suno flugas tra la spaco!

Kaj mizeruloj plendas sub la palisaro…

Kiam luno, bona kuracisto

alvenas por sanigi vundojn,

levu kapon, miozoto blua,

via verda sango freŝe fluos.

Nigra beladono! La konsolo

iros al vi tra densaĵo:

viajn rompitajn branĉetojn

arĝenta fadeno riparos.

La Vizaĝo kore ridetante lekas vundojn sub la palisaro…

PIÓRO, Julia (1902-1988) Polino. Naskiĝis en Varsovio kiel Julia Lucina Biernacka. Studis natursciencon kaj filozofian historion en la Varsovia Universitato. Edziniĝis en 1923 kaj havas du filojn. Junaĝe iom verkis pole. Postmilite ekloĝis en sudokcidenta Pollando.Esperantistino de 1956. Noveloj kaj poemoj en multaj diversaj gazetoj. Verkoj (krom pluraj poemaroj multobligite): El tero  kaj tero (novelaro, 1964); Hieroglifo (novelaro 1979); Fenestro kristala (noveloj kaj poemoj 1981)

 

ABOCO

A
Kabanoj estas etaj domoj
kun A anstataŭ la tegment’.
Malajaj A kaj mil fantomoj
baraktas en musona vent’.

B
B estas eta arbalesto
inter la manoj de Amor’
Atenton ! Amo estas pesto.
Ĝi celas rekte al la kor’.

C
Nokto. La luna C okulas
al parko, kie sub arbust’
Knabino knabon ame lulas
sur ardaj C de sia brust’.

Ĉ
Ĝibhava viro sub ĉapelo.
Ĉ estas renversita kuv’.
Ĉ estas gaja pulĉinelo.
La viron trempas griza pluv’.

D
Malgranda knabo kun pafarko.
Amoron stulte trafis blag’.
Mi ĉasis en printempa parko.
Mi havis D, sed mankis sag’.

E
Sub E de kluzo sur sidbreto
ripozas feo kun fein’.
E estas ora kombileto.
Ekprenu E kaj kombu ŝin!

F
F estas telefona stango.
Sur ĝiaj dratoj kantas vent’.
En vejnoj bolas juna sango,
Kaj ĉiu tuŝo estas tent’.

G
G sonas kiel hinda gongo.
Iam malgajo estas gaj’.
Mi forvojaĝos al Hongkongo.
Post januaro venos maj’.

Ĝ
Ho, ŝipoj kun kampeĉa ligno,
kie vi haltas por ripar’?
Ĝ estas senkompara signo;
Sumatro, Javo, Ĝibraltar’.

H
H tre similas al ruina
kastelo sur malalta mont’.
Estas vespero kaj la kvina.
Ne revu vane pri renkont’ !

Ĥ
Etaĝa domo tegmento.
Sub Ĥ vi bone kaŝos vin.
Eŭropo estas kontinento.
Ĥ sonas bele. Ŝatu ĝin!

I
I estas svelta kamentubo.
Ĝi altas el la noktomez’.
Mi dirus al vi « amkerubo »
Kaj amus vin por ĉiu prez’.

J
Vintre sur ski’ de J ni sportos.
Juna Svedin’, mi amas vin.
Ĉiu vivanto iam mortos.
Kandelo, aspergilo, fin’.

Ĵ
Ĵ estas ĵ. Ĉu vi ne scias ?
En parko bonodoras roz’.
Via talio tre gracias.
Li mortis pro tuberkuloz’.

K
K estas granda reflektoro.
Nokto. K traesploras ĝin.
Mil steloj brilas kiel oro.
Sub ili ŝvebas flugmaŝin’

L
Orta angulo. L ĝin signas.
Ekstere mandolinas vent’.
Iam virino amrezignas.
Ho paradizo! Ho serpent’!

M
Griza vulkano kun kratero.
El M ne ŝvebas blanka fum’.
Siringoj floras dum vespero.
Kiso, promesoj, ambrakum’.

N
N estas stranga monogramo.
Knabo scieme klinas sin
Super la paĝoj de romano.
Naŭtilo, Nemo, Silver, Flynn.

O
O estas eta pluvoguto,
O estas brila varma larm’.
Ho, la unua amdebuto
Kaj ĝiaj timo kaj alarm’ !

P
Stango kaj eta ventflageto.
Insulo kun pirata or’.
Sub arbo blankas homskeleto
Kaj sonas eĥo de stertor’

R
Ebria viro dum deliro.
La strato estas balancil’.
Kapa doloro. Stranga miro.
Naŭzo. Vomeno. Maltrankvil’.

S
Atenton, aŭto, serpentumo !
Post la angul’ embuskas vin
danĝero, falo, kvaronumo,
atenco, vundoj, vivofin’.

Ŝ
Ho fabelaroj de junaĝo!
Serpento kun arĝenta kron’!
Fenikso en brulanta kaĝo!
Princin’ sur diamanta tron’!

T
Usono, briloj, strangoj, dratoj,
trafiko, tramoj, aŭtoj mil;
longaj, homplenaj, bruaj stratoj.
Neonoj. Lumoj. Reklamil’.

U
Trankvilaj ondoj sur rivero
kaj sur nivel’ de blua lag’.
Motorboato. Pasaĝeo.
Sonoroj. Krioj. Verda flag’.

Ŭ
Profunda valo. Supre luno
pale ridetas al la ter’.
Kastelruino dum aŭtuno.
Krada pordego kun heder’.

V
Kara malnova Virginio.
Negroj. Oranĝoj. Dolĉa kant’.
Floroj. Eksmoda idilio.
Kaj vastaj domoj kun verand’.

Z
Zigzag fulmo sur ĉielo.
Tondrado kun subita pluv’.
Hazarda ŝirmo en kapelo.
Somero. Kisoj. Amopruv’.

PÍČ, Karolo. 1920-1995. Ĉeĥo; librotenisto k.a. Naskiĝis en Litomyšl. Lernis Esperanton en 1937. Verkis abunde originalajn poemojn, kiuj aperis en « Literatura Mondo », « La Nica literatura revuo » kaj aliaj gazetoj post la Dua Mondmilito. Akademiano 1972-95. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Per sia prozo ellaboris apartan lingvaĵon, plenan de novismoj kaj retroderivaĵoj. Verkis prilingvajn traktaĵojn.
William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Verkoj:
La litomiŝla tombejo (romano 1981)
Angoro (poemaro 1982).
La mortsonorilo de Chamblay (detektivromano 1983)
Obsedo (poemaro 1984)
Klaĉejo (romano 1987)
La Bermuda Triangulo (novelaro 1989)
Perspektivoj de la ilustralo (eseo 1994)
La interna vivo de Esperanto (eseoj 1995)
Ordeno de verkistoj (romano 1997)
Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto (1999)

LA NOVA JAR’

La Nova Jar’, la Nova Jar’

La homojn plibonigas !

Sur ĉiu strat’, en ĉiu dom’

Afabla estas ĉiu hom’

La Nova Jar’, la Nova Jar’

La homojn afabligas !

La pordistin’, la pordistin’

Nun ĉiam bonhumas !

Antaŭe vane kaj sen fin’

Dumnokte mi petigis ŝin,

Sed nun ŝi enirigiras min

Tuj kiam eksonoras !

La poŝtportist’, la poŝtportist’

Deĵoris tre malbone !

Ne venis li dum pluvveter’

Kaj nur malofte dum somer’,

Sed eĉ por simpla cirkuler’

Li venas nun persone !

Kaj la barbist’ traktadis min

Samkiel malamikon !

Li senhezite, laŭ okaz’,

Detranĉis pecon de la naz’,

Kaj li al mi sen parafraz’

Manĝigis la penikon !

Sed la barbist’, sed la barbist’

Min razas nun senvunde !

Kaj kun ĝentila kompliment’

Li diras, plena je atent’ :

« De viaj haroj cent procent

Rekreskas tre abunde ! »

Kaj malfidela amatin’,

Al kiu mi min donis,

Kaj kiu laŭ infera plan’

Min trompis kun amerikan’,

Ŝi skribis ĵus per propra man’,

… Ke ŝi al mi pardonis !!

Restoracia ĉefkelner’,

Li estis ĉefbarbaro !

Al mia frako kaj kravat’

Ŝprucigis  saŭcon kun salat’,

Sed denun li pro korkompat’

Ĝin verŝas al najbaro !

Ho Nova Jar’, mi amas vin

Pro via dolĉa paco !

Sed diru, ĉu sincere vi

Tutsola sorĉas ĉion ĉi,

Aŭ ĉu ĝin faras multe pli

Nur la Novjar-Donaco ??

Schwartz Raymond (1894-1973) Franco ; bankdirektoro. Esperantistiĝis jam antaŭ la Unua mondmilito. Post ĝi kontribuis al multaj gazetoj, precipe al „Literatura mondo“, „Franca esperantisto“ kaj „La nica literatura revuo“. Redaktoro de la fama spritgazeto „La Pirato“. Fondito de la esperantista kabaredo « La verda kato » kaj poste de la « Tri koboldoj ». Humuristo kaj satiristo. Verkoj: Verdkata testamento (originalaj versaĵoj 1926), Prozo ridetanta (noveloj, 1928), Anni kaj Montmartre (romano, 1930), La stranga butiko (originalaj versaĵoj, 1931), La ĝoja podio (prozo kaj poezio originalaj, 1949), Kiel akvo de l’rivero (originala romano, 1963), Vole…novele (originala novelaro, 1971), Kun siaspeca spico…. (1971).

Une Réponse to “Monataj tekstoj”

  1. Notre association | Esperanto Nîmes Says:

    […] Nova monata teksto (Oktobro 2015): Testamento de Raoul Follereau  (vidu la paĝon « MONATA TEKSTO: https://esperantonimes.wordpress.com/monata-teksto/ […]

Laisser un commentaire

Entrez vos coordonnées ci-dessous ou cliquez sur une icône pour vous connecter:

Logo WordPress.com

Vous commentez à l'aide de votre compte WordPress.com. Déconnexion / Changer )

Image Twitter

Vous commentez à l'aide de votre compte Twitter. Déconnexion / Changer )

Photo Facebook

Vous commentez à l'aide de votre compte Facebook. Déconnexion / Changer )

Photo Google+

Vous commentez à l'aide de votre compte Google+. Déconnexion / Changer )

Connexion à %s


%d blogueurs aiment cette page :